Prezidanta baloto de 2007 en Francio

La Prezidanta baloto de 2007 en Francio estis la naŭa prezidanta baloto de la kvina respubliko de Francio. Okaze de ĝi Jacques Chirac en la posteno de prezidanto de la franca respubliko estis anstataŭigata de Nicolas Sarkozy, nova prezidanto enkondukita por kvin-jara mandato.

Post vigla kampanjo de 12 kandidatoj kiuj ĉiuj sukcesis arigi 500 subskribjon de urbestroj, la 22-an de aprilo 2007, ĉiu franca civitano ekipita de sia balotrajtiga karto (obtenebla ekde plenaĝo) estis petita por voĉdoni en sia propra urbo.

Ĉar neniun kandidaton trafis la absoluta majoritato (pli ol 50% de la nesindetenaj voĉdonoj), alia baloto okazis du semajnojn poste, t.e. la 6-an de majo 2007. Dum la dua baloto la du plej sukcesaj kandidatoj de la unua baloto kontraŭstaras. Ĉi foje, temis pri la dekstraflanka Nicolas Sarkozy kaj la maldekstraflanka Ségolène Royal.

Oni kalkulis 18 983 138 voĉdonojn por Nicolas Sarkozy, t.e. 53,06%. Na Ségolène Royal, siaparte, trafis 46,94%. Tial, la 16-an de majo 2007, Nicolas Sarkozy fariĝis nova prezidanto de la franca respubliko ĝis 2012.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search